La RenKEJtiĝo
Kunveno de Kataluna Esperanta Junularo en Manresa (Barcelono, Katalunio)

Loka

La RenKEJtiĝo estas la unua renkontiĝo organizita de la Kataluna Esperanta Junularo, pensita por junaj esperantistoj el Katalunio kaj ĉie. La nomo devenas de vortludo inter la Esperanta vorto ‘renkontiĝo’ kaj KEJ, kiu ĝin organizas ĝin.
Lastatempe, katalunaj gejunuloj komencis plimultiĝi en Esperantujo kaj oni bezonis renkontiĝon por interkonatiĝi nin kaj esti konataj eksterlande. Ni jam havas ĉirkaŭ 50 partoprenantoj!
Tiu ĉi aranĝo okazos en Manresa de vendredo 24 ĝis dimanĉo 26 februaro 2023. La loĝejo estos la gastejo Xanascat Manresa (). Dum ĉi tiu semajnfino ni preparis plurajn aktivaĵojn: ekskursoj, Esperanto-kursoj por ĉiuj niveloj, gvidataj vizitoj al turismaj punktoj, calçotada, partoprenludoj, vingustumado kaj lokaj produktoj… Ĉio en Esperanto! Krome, ni bonŝancas, ke la RenKEJtiĝo koincidas kun la Fira de l’Aixada (“Sarkila Foiro”), tradicia mezepoka foiro el Manresa.

cartellenkejtigo.jpg 190 kB





















📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉