Prezentaĵoj okaze de la projekto Reta Edukado Nun de Erasmus+
InternaciaLoka
La unua renkontiĝo de la partnera projekto Reta Edukado Nun de Erasmus+ estos dediĉita interalie al la temo de pretigado de ciferecaj dokumentoj, efika arkivigado kaj bonkvalita libro-eldonado. Ĝi okazos en Đurđevac, Kroatio, de la 12a ĝis la 16a de aŭgusto 2021, gastigata de Dokumenta Esperanto-Centro, kaj estos spektebla rete.
Sabato, 14.08, matena programo (09.00–13.00 CET):
Bonvenigo de Josip Pleadin
Prezento pri la temo de la Projekto de Francesco Maurelli
Prelego de Josip Pleadin pri grafikaj teknologioj kaj eldonado
Interveno de Ana Manero pri Bitoteko kadre de la servoj de la Biblioteko Juan Régulo Pérez
Prezento de László Szilvási pri Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB)