🖥 KER-ekzamenoj – prezento de Katalin Kovats | reta instruado en lernejo
11:00 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Kadre de la projekto „Reta Edukado Nun!” Katalin rakontos pri preparado de retaj sesioj de la KER-ekzamenoj

InternaciaLoka

Kadre de la projekto Reta Edukado Nun de Erasmus+, kiu koncentriĝas pri neformala edukado en la reta epoko, ni invitas al prezentaĵo pri novaj Esperanto-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. Pri tio kiamaniere la novan ekzamenon de la nivelo C2 oni povos trapasi plene per la reto, pri defioj, teknikoj, statistikoj kaj la ĝisnunaj atingoj de la KER-skipo rakontos Katalin Kovats, la fondinto de la eduka retejo Edukado.net.

Post la prezento de Katalin, instruisto de la angla lingvo el Bjalistoka Esperanto-Societo, Jolanta Chrustowicz, parolos pri tio kiel aspektis reta instruado kadre de la formala lerneja edukado en la periodo de la kronvirusaj limigoj.

La reta renkontiĝo estas malferma por ĉiuj interesiĝantoj. Partoprenos ĝin ankaŭ partneroj el Bjalistoka Esperanto-Societo (PL), Bunta Esperanto-Asocio (IT), Esperanto-Kultur-Centro (FR), Dokumenta Esperanto-Centro (HR) kaj Kosmo Strategio (UK/DE), kiuj en la tagoj 30.09–2.10 laborcele renkontiĝas en la skota urbo Glasgovo.

Vizitu la ekzamen-paĝon: https://edukado.net/ekzamenoj/ker  

Zoom-renkontiĝĉambro:
https://us02web.zoom.us/j/88306231387?pwd=bitNdldCR1pIUzRHNDJkUFpYVVJtQT09
Renkontiĝkodo: 883 0623 1387
Pasvorto: 589043

ren-logooj.png 161 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kontakt(ĉe)espero.bialystok.pl

Administranto