🖥 Roskilde Festivalo — muziko, arto, aktivismo, libereco kaj Esperanto
19:00 - 21:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Venu kaj aŭskultu pri la pasintjara festivalumado kaj kial tiom indas aliĝi al Roskilde-Esperanto teamo en 2023!

InternaciaAlia

Roskilde Festivalo estas unu el la plej grandaj (pli ol 130 mil pratoprenantojn) kaj malnovaj (jam 50 jarojn!) tiuspecaj eventoj en Eŭropo, kaj laŭ multaj - ankaŭ la plej bunta kaj mojosetosa! Laŭ ĝia devizo, RF estas 8 taga festivalo de muziko, arto, aktivismo kaj libereco. Jam de pluraj jaroj ankaŭ Esperantista komunumo havas sian belan kontribuon kaj kunkreas la festivalon per komuna amuziĝo kaj laboro.
Ni ĝuas plenan partoprenon en la festivalo, manĝon kaj loĝadon en komforta tendaro - ĉio senpage! Krome, okazas Esperanto-kurso por komencantoj, muzikumado, ekskursoj, ludoj, naĝado en la lago - atrakcioj abundas...

Roskilde Festivalo 2023: 24.06 - 1.07 (Roskilde, Danio)

Dum tiu ĉi prelego:
- vi ekscios kiel praktike aspektas Roskilde festivalo, kiaj estos kondiĉoj de partopreno en nia Esperantista teamo
- vi aŭskultos rakontojn de pasintjara Roskilde festivalo kaj kion ni planas por ĉi jara amuziĝo
- vi povos starigi demandojn kaj paroli kun organizantoj de Esperanto-teamo

--->
LIGILO AL PRELEGO ĈE GOOGLE MEET <---

Aliaj gravaj ligiloj:

ALIĜILO - aliĝu senprokraste!
RETPAĜO - multegaj informoj pri nia iniciato
BABLILEJO ĈE TELEGRAM -parolu kun aliaj partoprenantoj, kontaktu organizantojn  

Se vi jam scivolemas, rigardu:
FILMETO ĈE YOUTUBE (GabinEO)
PODKASTO DE VARSOVIA VENTO (Gosia)
FOTOALBUMO DE LA LASTA JARO (Wojtek)
PREZENTAĴO KIUN NI PRIPAROLOS DUM LA PRELEGO

Ĝis baldaŭa revido en Roskilde!
Organizantoj de Roskilde-Esperanto teamo

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

roskildefestivalo.dk/
roskildefestivalo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureWojtek Oreszczuk