🖥 Ni ludu la kartludon Coup
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ludado de la kartludo Coup per retpaĝo kun babilado per Jitsi

Internacia

Ni ludos la kartludon Coup (Puĉo) per ĉi tiu retpaĝo.

Ĝi estas simpla kartludo pri blufado kaj kaŝitaj roloj. La partioj daŭras nur 15 minutojn do ni povus ludi plurfoje por lerni la regulojn. Ni povos babili samtempe per Jitsi ĉi tie.

Ne gravas se vi ne jam konas la regulojn, ĝi estas facile lernebla kaj mi klarigos je la komenco. Aliokaze estas filmeto pri ĝi ĉe YouTube se vi volas jam prepariĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bpeeluk(ĉe)yahoo.co.uk

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureNeil ROBERTS