🖥 🐣🍳🐇Virtuala Printempa Semajno Internacia (PSI)🐇🍳🐣
Malgranda virtuala renkontiĝo por la tuta familio

Internacia

Altstadtmarkt_dm3 - mit quelle.jpg 2,28 MB
Karaj PSI-geŝatantoj kaj geamikoj, 
bedaŭrinde nun jam la trian fojon la Printempan Semajnon Internacia, kiu ĉi-jare estis denove planita en Braunschweig, ne povas okazi. 

La estraro de la Germana Esperanto Asocio (GEA) decidis pri la propono de la PSI-teamo nuligi la PSI-renkontiĝon en Braunschweig, ĉefe pro la manko de aliĝoj (nur 11 personoj krom la PSI-teamanoj) kaj ankaŭ pro la ankoraŭ daŭra situacio pri la koronviruso - Ni - la PSI-teamo - tre bedaŭras, ke ni ne revidos niajn multajn amikojn je Pasko.

Tamen la PSI-teamo provos organizi virtualan PSI-eventon dum Pasko de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo. Virtualaj kunvenoj valoras konsiderinde malpli ol vizaĝ-al-vizaĝaj renkontiĝoj, sed ili ankaŭ valoras konsiderinde pli ol nenio. La daŭro kaj la kvalito de la virtuala PSI-evento tre dependos de viaj ofertoj.

Ni do petas ĉiujn, kiuj volas oferti ion dum la virtuala PSI 2022, kiel eble plej baldaŭ kontakti psi@esperanto.de kun mallonga priskribo de la oferto.


Nian provizoran programon por la virtuala PSI 2022, aliaj utilaj informoj kaj  la alirligiloj vi trovas ĉi-tie.


RESTU SANAJ!

amike La PSI-Teamo


virus-corona-osternhase_eblas_bunt_eo_300px_tra.original_kun_indiko.png 168 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

psi.esperanto.de/eo/2022/
psi(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto