🖥 Daŭrigu! Verksesio por progresantoj (8:00 UTC)
08:00 - 09:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉu vi pretas por atingi la sekvan nivelon de verkado en intima grupo rete?

InternaciaKurso

La verksesio por progresantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je 8:00 UTC ( 14:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni faras precize la samajn taskojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Vi devas skribi al ni ĉe info@bobelarto.ink, ke vi volas aliĝi, ĉar la ligilo al la jitsi-ĉambro ne estos publika.

Ĝi taŭgas por vi, se vi jam verkas: ekzemple vi jam sendis novelon al konkurso, aŭ jam aperis artikolo, verko via en Esperantaj-ĵurnaloj.

La celo estas krei seriozan verkkomunumon, kie ni helpas unu la alian, kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn kaj pretas fari ekzercojn antaŭ la sesio.

Ĝi daŭras unu kaj duon horon en jitsi. La grupo estos maksimume 10-persona.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureStela BM