🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — Prezentado de la Sinjoro
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

40 tagojn post la Naskiĝo de Jesuo, plenumante la leĝon donitan al Izraelo, Maria kaj Jozefo venas kun sia unuenaskita Filo al la templo, por doni dankoferon al Dio. Tiun tagon ni memorigos tiun ĉi okazaĵojn kaj la miraklojn, kiuj ĝin akompanis — la plenumon de la promeso de Dio al Simeono la Diakceptanto kaj la profetaĵon de la glavo de doloro, kiu antaŭanoncas la pasionon de nia Sinjoro.

Prezentado de la Sinjoro-01.png 413 kB
Mi estas ankoraŭ juna, sed ial la vortoj de Simeono ĉiam min kortuŝas kaj emocias. 😊 Mi esperas, ke ankaŭ vin liaj vortoj trafos en la koro, por ke la forta sento de ĝoja atendado por la renkontiĝo kun nia Dio fariĝu via preĝo. Dio benu!

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉