Prelego en Publika Biblioteko de Segovio
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Prelego por prezenti la ekspozicion "Esperanto, de utopio al realo"

Loka

 La Segovia Esperanto-Asocio, la plej juna el la Esperanto-kluboj en Hispanio, tre altnivele komencas sian agadon. Post aktivado ĉe La Granja fine de la pasinta jaro, ĉi-februare ĝi organizas ĝis tri aktivadojn en la Publika Biblioteko de la provinca ĉefurbo: ekspozicio, prelego kaj kurso.

La ekspozicio titoliĝas: “Esperanto: de Utopio al Realo”, kaj okazos de la 3-a de februaro ĝis la 31-a de marto en la Publika Biblioteko de Segovia  (C. Los Procuradores de la Tierra, 6)

Ĝin akompanos prezento kun la sama titolo, la 7-an de februaro, je la 19-a horo samloke, kun partopreno de José Antonio del Barrio, direktoro de la Fondaĵo Esperanto, kaj Miguel Fernández, verkisto kaj tradukisto en Esperanto.

5714_cartel-charla-esperanto-biblioteca-2025.png 110 kB



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉