Pol'and'Rok - PollandRok (eks-Woodstock)
Memzorga renkontiĝo de mojosaj, festemaj esperantistoj kadre de la senkosta rokmuzikfestivalo

Internacia

Kio estas PollandRok?

  • renkontiĝo en renkontiĝo
  • senkosta, memzorga
  • nekrokodila insulo en multe pli granda festivalo
  • ni lasas la grandan festivalon kreski ĉirkaŭ ni
  • pli varma ol en la JES 
  • internacia grupo
  • mojosaj partoprenantoj (ni!)
  • sen streĉa, deviga programo
  • libervolaj ebloj: ripozi, babili, festi aŭ arte aktivi
  • laŭplaĉe ajnfreneze vestiĝi – neniu miras
  • dancado, petolado, diboĉado ktp.
  • manĝtempoj laŭdezire, granda elekto
  • veganaj manĝaĵoj apude ĉe Hare Kriŝna
  • facile atingebla per publika transporto
  • ...

En la granda festivalo PollandRok (Przystanek Woodstock):
  • belaj koncertoj de polaj kaj internaciaj grupoj
  • eblo sovaĝe danci, laŭplaĉe ankaŭ en akvo
  • tre mojosaj, amuzaj, malfermitaj partoprenantoj
  • korpopentrado
  • ĵetado de farbopulvoro
  • multaj aliaj aktivecoj, ofte de la partoprenantoj
  • proksimume 500.000 festemaj homoj
  • tre granda kaj tamen ĉarma, paca festivalo
  • bonega etoso
  • ...
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

krokodilo.de/woodstock/woodstock.p...
andim(ĉe)gmx.li

Interesiĝintoj

Administranto