Herouville Esperanto kutime partoprenas la poliglotan kafejon kiun organizas ĉiu-monate la urba instanco pri internaciaj rilatoj de Hérouville .
Pro la pandemio, ĝi okazas nur per Zoom kaj konsistas el retaj "tabloj" por ĉiu lingvo (rusa, itala, angla, hispana, ktp) kaj por esperanto.
En decembro, la E-o tablon vizitis homoj el Normandio, Rusio kaj Danlando.
Por la rendevuo de la merkredo 20a de januaro, de 19h00 ĝis 19h45 ni proponas al vi jenan temon :
Kiu (eksterlanda amiko, preleganto, artisto...) aù kio (vojaĝo, verko, ....) forte impresis vin en Esperantujo ?
Ne hezitu inviti viajn amikojn partopreni la aranĝon ne nur pro la temo sed ankaù pro la bela okazo babiladi en la internacia lingvo !
Jen la Zoom referencoj por partopreni ĝin :
ID : 896 2356 6059
Pasvorto : 117886
Noto : Ekzistas "Eventa Servo" retpaĝo de Hérouville Espéranto (https://eventaservo.org/o/EO_HER) sed ne tre aktiva do mi kreas la eventon per mia persona profilo (sciante, ke mi estas membro de la asocio)