Kultura evento de SES pri Pollando & E. Privat
10:30 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
En Rapperswil (kantono Sankt-Galo, ĉe la zurika lago ĉe ties orienta fino)

Loka

En Rapperswil estas muzeo pri Pollando kaj pri Poloj en Svislando. Nun la muzeo estas fermita.¹ Bedaŭrinde.

Tamen la Estraro de SES restas je la plano inviti la membrojn de SES en tiu urbo. Kaj restas la plano esplori kaj pli scii pri la historio de Pollando ĉirkaŭ la jaro 1918 kaj la agado de Edmond Privat en tia kunteksto. Kompreneble ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj. Oni ne devas anonci sin.

Kun partopreno de la Esperanta poeto kaj kantisto Jan Stanisław Skorupski (konfirmota)

Loko

Rapperswil SG
(Rapperswil, Kantono Sankt Gallen)

En la biblioteko de la Pola Muzeo. (Jen sur mapo.)

La biblioteko situas en la domo kun adreso Hauptplatz 8, sed ĝia enirejo estas je la dua etaĝo, atingebla per la ekstera ŝtuparego. (Vidu la indikojn sur la foto.)

Kotizoj

La evento estos senpaga, sed ĉiu pagu mem por sia propra tagmanĝo.

Programo

  • Ni kunvenu je la 10:20 en la stacidomo de Rapperswil (norda elirejo, apud "Brezelkönig") kaj paŝu kune al la Muzeo por kune atingi la bibliotekon.
  • Komenco je 10:30
  • 10:30 ĝis 13:00: Prezento de Sinjorino Buchmann, respondeculino de la Muzeo. Tradukado el la germana al Esperanto.
    Temoj:
    • La historio de Pollando kaj la reapero de Pollando sur la mapo en la jaro 1918
    • Kiel la agado de Edmond Privat rilatas al tio
    • Kial la Pola Muzeo situas en Rapperswil SG
  • Ekde 13:15: Komuna tagmanĝo en restoracio «Osteria dieci al lago», Fischmarktplatz 2 (mapo).
  • 15:00 ĝis proksimume 17:00
    • Belvetera posttagmeza programo: promenado laŭ la lagobordo
    • Malbelvetera posttagmeza programo: ludoj en la biblioteko de la Muzeo
  • 17:00 (proksimume): Fino

¹ La Pola Muzeo estas translokiĝanta al alia domo en la urbo, ĉar ĝi ne plu povos uzi ĉambrojn en la kastelo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉