Kunveno de Pola Esperanto-Junularo
Ĉiujara kunveno de la asocio de junaj esperantistoj en Pollando.

Alia

Pola Esperanto-Junularo kore invitas ĉiujn junajn esperantistojn el Pollando kaj najbaraj landoj partopreni ĝian ĉi-jaran Kunvenon, kiu okazos ekde la 6-a ĝis la 8-a de majo en Katovico, en suda Pollando.

Kadre de la renkontiĝo okazos la kunsido de la Kunveno, la ĉefa jarkunsido de la membroj de PEJ. La membroj elektos tie la novan Estraron por la oficperiodo 2022–2023. Tiu parto de la evento okazos en sabato, la 7-a de majo.

Ĉiuj interesitoj sentu sin bonvenaj kontakti nin ĉe kunveno@pej.pl por plifaciligi la organizadon, ĉefe la tranoktadon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

pej.pl
kunveno(ĉe)pej.pl

Interesiĝintoj

Administranto