🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — Paska Dimanĉo, la Paska Tago
10:00 - 10:25
Etc/UTC
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Post 40 tagoj de la Granda fasto ni kuru kune kun la apostoloj Petro kaj Johano al la tombo de la Sinjoro, por travivi kun ili la Paskan ĝojon — Jesuon Kriston, la nazaretanon, kiun oni krucumis, Dio relevis el la mortintoj, kaj Li staras sana antaŭ ni! (kp. Ago 4:10)

Nia hodiaŭa Paska celebrado estas la rezulto de la kunlaborado de pastro Serhij Prudko de Ukrainujo, pastro Albrecht Kronenberger de Germanujo, Pavol Petrik de Slovakujo kaj mi — Miĥaelo Rikardo Balicki de Pollando. Kvankam en Esperantujo foje estas malfacile renkontiĝi kun samideanoj fizike (des pli pro la sankrizo daŭranta en la tuta mondo), mi tre ĝojas, ke ni povas esti kune uzante la rimedojn de la nuntempa teĥnologio.

Paska tago, 2021-01.png 1,53 MB
Dankon al vi, ke vi volas travivi la Sanktan Paskan Tritagon kun ni, partoprenante la Liturgion de la Vorto en esperanto. Dio benu! 🙏

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉