🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — Palmodimanĉo, jaro B
12:00 - 12:35
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

La lasta dimanĉo de la Granda fasto havas du nomojn, kiuj montras la duoblan emocion de ties celebrado. Ĝi nomiĝas „la Palmodimanĉo”, ĉar hodiaŭ ni rememoras la triumfan eniron de la Sinjoro en Jerusalemon. Tial ni estu kiel la infanoj kun palmobranĉoj — ni gloru Jesuon kaj kun vera ĝojo en niaj koroj ni danku pro Lia alveno, sciante kio estas ĝia celo kaj signifo.

La hodiaŭa tago nomiĝas ankaŭ „la Dimanĉo de la Pasiono de la Sinjoro” kaj la kalendaro de la liturgiaj legaĵoj kontempligas nin per la rakonto de la savaj pasiono kaj morto de Jesuo. Ni preĝu, ke la sento de funebro purigu kaj konvertu niajn korojn, por ke ni estu pretaj partopreni en la Paskaj misteroj. 🙏

Palmodimanĉo, B-01.png 2,49 {0}
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo!

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉