Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum senceremonia socia kunveno hodiaŭ dum la BARO en la Jugendgästehaus Finkenborn por ekzerci viajn Esperanto-komunikadpovojn, renkonti la lokan grupon kaj la partoprenantojn de la BARO kaj por praktiki la konojn de ĉiuj el viaj Duolingo-sesioj.
29.05.2019: Planita programo: Renkontiĝo ĉe BARO sur la Finkenborn
Ni renkontiĝas ĉe la BARO sur la Finkenborn kaj babilas kun la aliaj partoprenantoj. Ni kune manĝas, trinkas kaj ludas.
Aldonaj informoj:
- Ni intencas okazigi renkontiĝon dufoje monate, kaj niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj.
- Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
- Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo.