🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero - 68. Du flankoj de unu teselado. Stelo de Jakob.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero - 68. Du flankoj de unu teselado. Stelo de Jakob.

InternaciaKurso

IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero - 68. Du flankoj de unu teselado. Stelo de Jakob.

Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj
por internacia komunikado!
Ni rekomencas niajn dimanĉajn internaciajn renkontiĝojn, kiuj kunigas esperantistojn kaj origamiistojn (spertajn kaj komencantajn). Dum la renkontiĝo ni havos temajn diskutojn kaj origamiajn faldadojn.
En tiu ateliero, ni parolos pri teselado, specifa tekniko de faldado. Ĝi devenas de la antikvaj mozaikoj, aparte el la Islama kulturo.
Ni faldos la Jakob-stelon de Jakob Maier instruotan de Zoja Haumer.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldas 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
15.01.2023, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto