Kiel kutime, oportanoj kunvenos la unuan sabaton de... novembro ĉifoje.
Jen la plano:
Kunveni je 17:00 en Unicepe, manĝeti, babili, ktp sed ĉefe, urĝe kaj plej grave: Plani la venontan Ztagon en Oporto!
Plu ne eblas ke granda grupo kuniĝu, do, bonvole avertu nin se vi emas partopreni surloke.
Ni kunportos nian virtualan ĉambron, do, eblos samtempe partopreni la kunvenon je 17:00 per komputilo aŭ aptelefono:
Komputilo - Uzu la ligilon
https://meet.jit.si/EsperantoPorto
Aptelefono - Uzu la ligilon
https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe
https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=EsperantoPorto