10a Novjara Aranĝo de BEJO
La tradicia renkontiĝo de Brazila Esperantista Junulara Organizo por festi la novjariĝon en esperanta junstila etoso.

La Novjara Aranĝo (NOVA) celas okazigi imersion en Esperanto en distra kaj turisma renkontiĝo. Ĝiaj partoprenantoj havas la oportunon lerni pri la kulturo, koni la belaĵojn de unu loko kaj trapasi la novjariĝon en esperantista etoso. La urbo elektita por gastigi la eventon ĉi-jare estas Piasabusuo, lokita en la plej suda parto de Alagoo.

Farita de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kun la helpo de Associação Olha o Chico ĉi-jare, NOVA havos kulturan kaj turisman programon en paradiza medio. Ĉe la bordo de la Rivero São Francisco, inter plaĝoj, labor-kunsidoj kaj vesper-festoj, ni bonvenigos la jaron 2019 ekzercante la internacian lingvon.

Aliĝu tuj!!!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bit.ly/nova2019
bejo(ĉe)esperanto.org.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEmerson Santos