🖥 Numera kvizo
17:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kvizo en kiu teame oni devas diveni la ĝusta numeron al demandoj pri la homa vivo. Ĉu vi pretas por la defio?

Internacia

Dum Retoso ne eblis fini ĉi tiun kvizon, sed nun ja eblos! Ni ĉiuj nur estas malgrandetaj pecoj de la homaro, kiu nun enhavas pli ol 7.9 miliardoj homoj. La komplekseco de homa vivo neniam estis pli vasta. En ĉi tiu kvizo vi - kaj via teamo - devas diveni diversajn numerojn, nombrojn kaj elcentojn, kiuj priskribas tian kompleksecon. Ne zorgu se dekomence vi ne havas teamon, ĉar surloke vi metos vin en hazarde kunigita teamo. La venkanta teamo havas la plej malgranda distanco al la ĝusta respondo. Do singardu! Unu sufiĉe malbona diveno kaj vi iras de la unua loko al la lasta loko.

Cetere: La maksimumo de partoprenantoj estas 25. Se pli da homoj alvenas, la platformo ne permesos al vi eniri. Sed ne zorgu! Ni supozas ke ĝi ne pleniĝos, sed eĉ tiakaze informu nin pri via malbonŝanco kaj emo partopreni. Tial ni ja certos ke estas sufiĉe da homoj por organizi ĝin alian fojon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gather.town/app/9gtrjZv3Kqf5rhYo/...
karlos.peskera.alonso(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureCarlos Pesquera Alonso