Novepoka Esperanta Kunsido 2024
01:00 - 23:00
Azio/Ŝanhajo
Elekti horzonon
Evento de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo

Loka

La 14-an de januaro 2024 Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo okazigos “Novepokan Esperantan kunsidon 2024”, en la urbo Shenyang, Ĉinio, kune kun invititaj reprezentantoj el neesperantaj rondoj, ekz-e tiuj de ekonomio, kulturo, eduko, scienctekniko, arto, amaskomunikiloj ktp. En la kunsido la klubo vaste aŭdos kaj kolektos opiniojn kaj proponojn pri la laboro de la klubo por 2024. Estos la unua fojo por la klubo organizi tian kunsidon ekde sia fondo en 2020.

Ni atendos vin ĝis la 10-a de januaro 2024, se vi ankaŭ havas opiniojn aŭ proponojn al nia laboro aŭ volas diri ion al la neesperantaj rondoj de la provinco.

Respondeculo pri tiu enhavo: Wu Guojiang
Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo, Ĉinio
Dubojn skribu al ghemelurboj@sina.cn
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ghemelurboj(ĉe)sina.cn

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Maia Jr