Gekaraj,
venos la lasta mardo de la monato, do kaptu vian komputilon, poŝtelefonon kaj ek al la klubo de onjo Éva, ĉi foje nur per Zoom, sed antaŭvideblas tre interesa prelego:
Prelegonto: Jean Bosco MALANDA, prezidanto de Esperanto Asocio de DR Kongo
Li prelegos pri sia lando kaj fondaĵo.
Vi povos aliĝi per la suba ligilo. Ĉiuj estas bonvenaj!