Renkontiĝo de la hamburga esperantoklubo. Ĉifoje temas pri Hans Christian Andersen.
21.03.2019: Ole Therkelsen en 96a UK:Portreto de dana verkisto Hans Christian Andersen Hans Christian Andersen naskiĝis en Odense en la jaro 1805 kaj forpasis en Kopenhago en 1875 kaj li fariĝis mondfama fabelisto. Dum 50 minutoj la 24.07.2011 Ole Therkelsen parolis pri ”Portreto de dana verkisto Hans Christian Andersen” en la 96a UK, kiu okazis en Bella Center, Kopenhago, Danio. Aleksandr Kogan filmis.