Esperanto – novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo
14.03.2019 Prelego de prof-ro dr-o Sabine Fiedler:Esperanto – novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo La prelego donas superrigardon pri rezultoj de esplorprojekto pri la nuna uzo de la planlingvo. Ĝi prilumas Esperanto-komunikadon en plej diversaj situacioj (kiel ekz. ĉiutaga konversacio, sciencaj prelegoj, debatoj). Ĉefaj temoj de la prelegoj estas la rolo de humuro en Esperanto-komunikado kaj la pluevoluo de la lingvo. Sabine Fiedler estas lingvisto en la Universitato de Leipzig, kie ŝi doktoriĝis pri la angla lingvo kaj habilitiĝis en Ĝenerala Lingvistiko per studo pri la frazeologio en planlingvoj (speciale Esperanto). Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas frazeologio, interlingvistiko (esperantologio), lingvafrankaoj kaj komiksoj.