🖥 Nacia Legado en Esperanto: Baladoj kaj Romancoj
14:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Prezento de nova Esperanto-traduko de la poemaro „Baladoj kaj romancoj” de A. Mickiewicz

InternaciaLoka

 La 3-an de septembro 2022, 14h00
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19
la eniro estas senpaga
la evento estos rete elsendata
ĉe nia Facebook-paĝo


Okaze de la ĉi-jara Nacia Legado Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de nova eldono de la poemaro „Baladoj kaj romancoj” de Adam Mickiewicz en la pola kaj Esperanto-traduko.

Dum la renkontiĝo oni povos ricevi senpagan ekzempleron de la libro, kun speciala stampo.

*** ĈIUJN, kiuj ŝatus anticipe ricevi tekston de la Esperanto-traduko por organizi la legadon ĉe si, ni petas kontakti nian asocion per kontakt@espero.bialystok.pl — ni legu kune la tekston; registru la renkontiĝon ĉe la retejo prezydent.pl kaj publikigu por diskonigi la projekton! ***

eldonis: Bjalistoka Esperanto-Societo, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
esperantigis: Lidia Ligęza, Walter Żelazny, Antoni Grabowski
redaktado, provlegado: Tomasz Chmielik
kompostado, kovrilo: Przemysław Wierzbowski

Kunfinancita per rimedoj de la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, el la Fonduso pri Kultur-Popularigado.

PRI LA VERKO

En junio 1822, en Vilno, aperis la poemaro de Adam Mickiewicz (1798–1855) – Ballady i romanse (Baladoj kaj romancoj). Ĝi enhavas 14 baladojn, kiuj plenas je interesaj scenoj, eksterordinaraj okazaĵoj, fantomoj, supernaturaj kreaĵoj, mirak­loj kaj imagoj de malracia popola kredo. Per tio la libreto formis turnopunkton en la pola literaturo, kaj ĝia aperdato signifas la komencon de romantik­ismo en Pollando. Tiu poemciklo de Mickiewicz prezentas la distingajn romantikajn valorojn, el kiuj precipe rimarkindas popola moralkodo, la mani­e­ro kompreni kulpon kaj punon, ankaŭ la etoso de teruro kaj mistero. La poeto abunde ĉerpas el la popolaj historioj. Li esprimas sian firman konvinkon, ke eblas la rilato inter la surtera realo kaj vivaj homoj kun la realo ekstertera kaj la mondo de fantomoj. Hodiaŭ povas malplaĉi tro granda sentemo de iuj baladoj, sed plu ravas kaj ĉarmas la simpleco de Powrót taty (Reveno de la patro), la humoro de Pani Twardowska (Sinjorino Twardow­ska) kaj la severega justeco de Lilije (Lilioj).

Por la tiel nomata Nacia Legado en Pollando ĉiujare oni elektas verkon el la pola literaturo. En 2022, pro la 200-jariĝo de la unua eldono de Baladoj kaj romancoj, elektita estis ĉi tiu poemaro, nun legebla ankaŭ en la Esperanto-traduko.

_______

Nacia Legado estas pola kampanjo komencita en 2012, en kiu fragmentoj de elektita verko estas publike legataj. Ĝi celas popularigi konatecon de la pola literaturo. Ĉiujare la Nacian Legadon partoprenas Bjalistoka Esperanto-Societo, kiu okazigas renkontiĝojn dediĉitajn al la verkoj.

Ĝis nun, okaze de la Nacia Legado ni sukcesis eldoni: 2015 – La Pupo de Bolesław Prus; 2016 – Quo vadis? de Henryk Sienkiewicz; 2018 – Antaŭprintempo de Stefan Żeromski; 2019 – Ok noveloj de polaj verkistoj; 2020 – Baladina de Juliusz Słowacki; 2021 – La moralo de sinjorino Dulska.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉