Kongreso kaj somera kursaro
de la Nov-Zelanda kaj Aŭstralia Esperanto-Asocioj

Internacia

La sekva kongreso kaj somerkursaro de kaj Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj okazos en Aŭklando, Nov-Zelando inter la 10-a kaj 19-a de januaro 2020.

Instruistoj inkluzivos:

• Duncan Charters, prezidanto de UEA

• Stefan MacGill – fama nov-zelanda esperantisto kaj instruisto, kiu nun loĝas en Hungario. Li estis vic-prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio ekde 2013.

La programo inkluzivas la jenajn:

• Klasoj de Esperanto je tri niveloj
• Vespero de teatro kaj muziko
• Ekskursoj
• Babilado, ridado
• Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
• Jarkunvenoj (de AEA kaj NZEA)
• Amikiĝo, planado
Dosieroj
Informoj

aea.esperanto.org.au/kongreso
info(ĉe)esperanto.org.au
St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto