La Esperanto-Klubo Munkeno kore invitas vin, kune festi la komencon de la Oktoberfest!
InternaciaLoka
Ni rekontiĝos en la Eine-Welt-Haus, ĉambro "Werkstatt", Schwanthalerstr. 80, D-80336 München
Provizora tagordo:
11-a horo: Spektado de la "Eniro de la gastejestroj" je la apuda strato
Estas ebleco tagmanĝi en la restoracio „Lima“ en la Eine-Welt-Haus. Por tiuj, kiuj anoncas ĝis la 10-a de septembro manĝi tie, ni klopodos rezervi tablon!
14-a ĝis 16-a horo: Norbert Gütter prezentos „Munkenajn Anekdotojn“ en la ĉambro „Werkstatt“ de la "Eine-Welt-Haus". Kompreneble ankaŭ viaj kontribuoj estos bonvenaj.
Pro limigitaj sidlokoj nepre skribu al ni / mi (uli.ender@esperanto.de aŭ informado@esperanto-muenchen.de), kiam vi planos partopreni la kunvenon aŭ kiam vi volas tagmanĝi en la restoracio „Lima“! Ankaŭ skribu antaŭe, se vi ŝatas prezenti ion!
(Von Harald Bischoff - Eigenes Werk, CC BY 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=15809296)