🖥 Lasta (😢) kunveno de la kvina Monda Verk-Monato 🖋️💪
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Venu al la lasta, dimanĉa kunveno de la kvina MoVeMo por rakonti viajn spertojn de la monato!

Internacia

Karaj elstaraj MoVeManoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la rezultoj kaj retrokuplado de la projekto!

Jen alvenas la lasta kunveno de la defio. Tempo por rakonti viajn spertojn: la bonajn, la malbonajn. Kion vi lernis, malkovris, ĝuis, kiom vi suferis, ĉu vi ankaŭ malsaniĝis en novembro?

Ĉu vi emas laŭtlegi pecon de via verko? Prezenti vian tradukon? Rakonti pri kion vi esploris kaj trovis dum la monato? Ĉu vi jam havas sugestojn por pli bonigi la sekvan?

Ni renkontiĝos lastfoje dimanĉe, la 10-an de decembro je 18:00 UTC por aŭdi viajn spertojn.Ni kune ĝuos pri viaj sukcesoj kaj kunmizeros pri la maltrafitaj ŝancoj de la defio.

Surmetu vian festan ĉapelon 🥳 malfermu vian plej ŝatatan trinkaĵon por tosti je la fakto, ke vi travivis la kvinan Mondan Verk-Monaton de Bobelarto! Ni tre atendos revidi vin!

---

La kunveno okazas en la Zoom-ĉambro de Bobelarto: https://us05web.zoom.us/j/9481979052?pwd=MXdNdjE4WDQ0ZFBNNzc4VjF2S0s5Zz09

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/movemo
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto