🖥 🥇 MoVeMo-festo - gratulojn al ĉiu kiu partoprenis! 🥇
12:00 - 13:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Rakontu viajn tutfreŝajn spertojn post fini la defion!

Internacia

Tiu ĉi kunveno estas por tiuj, kiuj partoprenis en la Monda Verk-Monato (MoVeMo), organizita de Bobelarto aŭ por tiuj kiuj interesiĝas pri la spertoj kaj la rezultoj de tiu ĉi unika unumonata verko-maratono.

Kvar tagoj pasas ekde la fino de la defio. 30 tagoj da verkado. Senhalte, ĉiu tage, nelaciĝante (tamen, tion mi dubas).

Kiel estis la defio por vi? Kion vi konsideras kiel sukceso? En tiu ĉi unua kunveno post la fino de la defio ni kolektos la freŝajn spertojn. Ĉefe spiros profunde kune, ridetos unu al la alia pro tiu ĉi komuna sperto kaj povas esti, ke eĉ kaŝe jam planos partopreni la sekvan defion de Bobelarto. 😉

Ni tre atendas aŭdi viajn spertojn!

La kunveno okazas en jitsi, en la ĉambro MoVeMo: https://meet.jit.si/MoVeMo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/2021/10/29/movemo-m...
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureStela BM