đŸ–„ 2-a MoVeMo - kunveno de la tria semajno đŸ–‹ïžđŸ’Ș - amerika-eĆ­ropa sesio
19:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kiel vi sukcesas dum la defio?

Internacia

Venas la tria semajno de la defio! Tiu ĉi estas nia semajna kunveno por vidi kiel ni progresas en la defio. Se tiu ĉi tempo estas tro malfrue por vi, tiam venu al la dua kunveno de la semajno, speciale por la aziaj kaj eƭropaj partoprenantoj de la defio: sabate, je 12:00 UTC.

La kunveno estas por tiuj, kiuj partoprenas aƭ interesiĝas pri la Monda Verk-Monato (MoVeMo), organizita de Bobelarto.

---

La kunveno okazas en jitsi, en la ĉambro MoVeMo: https://meet.jit.si/MoVeMo

---

Ĉiu semajne ni renkontiĝas dufoje: sabate je 12:00 UTC kaj dimanĉe je 19:00 UTC por pridiskuti kiel fartas la defio en via vivo. Ni subtenas, aĆ­skultas, ĝojas pri unu la alia. Ni kunmizeras pri la malfacilaÄ”oj de verki daĆ­re.

Rakontu viajn sukcesojn! Kiuj estis al obstakloj kiujn vi trapasis por sukcesis dediĉi tempon al Esperanta literaturo? Ĉu okazis io aparte surpriza, kaj nepre rakontinda? Venu al la kunveno, ni certe volonte aƭskultos viajn spertojn!

La kunveno okazas en jitsi, en la ĉambro MoVeMo: https://meet.jit.si/MoVeMo
Informoj

bobelarto.ink/2021/10/29/movemo-m...
info(ĉe)bobelarto.ink

Partoprenontoj tra Eventa Servo

2

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaƭ la komenco de la evento.


Stela BM


joseph W NLANDU

Administranto
Stela BM