Matenkafo de TEK - kun Sinjoro Kimura
10:00 - 12:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Prelego pri Poema Festo de Oomoto, muzikojn, ŝercojn, babilado kaj manĝetoj.

Kunveno/Evento

💚 Taguatinga Esperanto-Klubo (TEK), en la ĉefurbo de Brazilo, okazigas "Matenkafo" ĉiun lastan dimanĉon de la monato (krom en decembro). Dum la renkontiĝo, ni trinkas kafon, sukojn kaj teon; ni manĝas "pão de queijo" (tradukebla kiel pauĝikeiĵo aŭ fromaĝpano), sandviĉojn, kukojn, manĝetojn; ni aŭdas prelegon en Esperanto pri temoj kiel vojaĝoj, kongresoj, historio, filozofio, konferencoj, turismo, sano, religioj, lingvoj, kulturoj; ni ŝercas, ni brakumas, ni kantas kantojn en Esperanto, ni festas nasktaguloj de la monato kaj ni multe babilas.

Je la 27a de aprilo 2025, la preleganto estos Sinjoro Kimura, la reprezentanto de Oomoto en Braziljo.
Li parolos pri Poema Festo de Oomoto.

🇧🇷 O Clube de Esperanto de Taguatinga (TEK) realiza o "Matenkafo" todo último domingo do mês (exceto em dezembro). Durante a reunião, tomamos café, sucos e chá; comemos pão de queijo, sanduíches, bolos, salgadinhos; ouvimos uma palestra em esperanto sobre temas como viagens, congressos, história, filosofia, conferências, turismo, saúde, religiões, línguas, culturas; ouvimos piadas, nos abraçamos, cantamos músicas em esperanto, comemoramos os aniversários do mês e conversamos muito.

No dia 27 de abril de 2025, neste domingo, o palestrante será o Senhor Kimura, representante da Oomoto no Brasil.
Ela falará sobre a Poema Festo da Oomoto!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉