Sabata renkontiĝo en Madrido - en strato Esperanto
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Kunvenado kaj babilado en polpejo

Loka

Dum la lastaj monatoj la madridaj esperantistoj renkontiĝas ĉeeste en strato Esperanto. Konkrete, en polpejo nomata Pulpería O Miño, en Calle Esperanto numero 2 (proksime al metrostacio Alsacia, lineo 2). Memoru ke ĉiu estas bonvena, sendepende de la nivelo de la lingvo, kaj ke la babilado estas tute libera. Kelkaj intencas poste vespermanĝi tie, sed tio ne estas nepra.
Kompreneble, bv. tre atenti la sanitarajn kondiĉojn, kaj venu!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel
madrid(ĉe)esperanto.es
calle Esperanto, 2, Pulpería O Miño

Interesiĝintoj

Administranto