Zamenhofa Tago en Madrido
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Finfine ĉeesta, en la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo

Loka

Ĉi-jare la madrida Zamenhofa Tago okazos ĉeeste en apuda urbo Fuenlabrado, en la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo kiu situas en strato Creta numero 2. Ĝi troviĝas ene de la C.E.P.A. "Paulo Freire" kiu konsistas el kvin konstruaĵoj. Oni devas eniri ĉe Av. de las Naciones, tra la pasejo por aŭtoj kiu kondukas al interna parkejo. Oni povas atingi ĝin per la haltejo "Fuenlabrada Central" de RENFE kaj metroo. Je la 10:45 iu kun verda flago gvidos homojn el la stacio ĝis la sidejo (distanco 300 metroj)

Kontakta tel: 647669726. GRAVE: SE VI INTENCAS PARTOPRENI LA TAGMANĜON, BV. INFORMI PER RETPOŜTO por kalkuli kiom da homoj partoprenos.
Programo alvenos baldaŭ.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.es/mel/index.php/54
madrid(ĉe)esperanto.es
Calle Creta 2

Interesiĝintoj

Administranto