TRE-EGE en Wuppertalo
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
TRE-EGE estas intergrupa pikniko kunveno de la grupoj el Essen, Duisburg kaj Eindhoven

Karaj amikoj de TRE-EGE,
mi gxojas informi vin, ke Esperanto Grupo Essen/ Bochum invitas al la venonta TRE-EGE je sabato la 18a de majo. Cxifoje ni promenas tra la valo de la rivero Wupper sude de Ruhrgebiet en la urbo Solingen.
Komenco estas la fama fervoja ponto Müngstener Brücke. Celo estas la kastelo Schloss Burg, por gxin rigardi kaj poste komuna kafumi laux loka manjero (Bergische Kaffeetafel).
Bv. disdoni la inviton inter viaj grupanoj!

Jen la programo:
Ekde 11:00 renkonto sub la fervoja ponto Müngstener Brücke en la forgxejo Eventschmiede (rugxa konstruajxo).
Bonvena kafo/ teo. (Vojpriskribo sube)
11:45 gvidado tra la forgxejo
12:30 promeno de la Müngstener Brücke trans la rivero Wupper gxis Schloss Burg.
Alternativo: veturado per auxtomobilo
14:00 renkonto apud la historia funikularo/telfero de kastelo Schloss Burg. Veturado al Schloss Burg per gxi
14:30 gvidado tra kastelo Schloss Burg
16:00 kafumado laux loka stilo (Bergische Kaffeetafel)

Alveno:
Ni renkontos en la parko sub la ponto Müngstener Brücke. Adreso: Müngstener Brückenpark 66, 42659 Solingen.

Kiel atingi?
Per publika trafiko:
De Düsseldorf je 10:25 per trajno S1 al Solingen Hbf, de Solingen Hbf je 10:52 gxis Solingen-Güldenwerth kaj de tie je 11:15 per buso 658 al Solingen-Müngsten Brückenpark, alveno 11:27.
Per automobilo:
El la okcidenta direkto uzu auxtosxoseon A46 gxis Sonnborner Kreuz kaj uzu loka strato L74 al sudo gxis Solingen Brückenpark.
Atentu: la parko nur havas kelkajn parklokojn. Estas rekomendinda, lasi la auxtomobilon apud la granda strato (300 metroj for).

GRAVE:
Dum la aligxo al la retadreso de Andreas ni petas respondon al jenaj demandoj:
- Mi jes/ne volos promeni dum cxirkaux unu kaj duona horo trans la rivero Wupper aux mi volas rekte per auxtomobilo veturi al kastelo Schloss Burg

- Mi jes/ ne volas uzi la historian telferon/ funikularon al la kastelo Schloss Burg aux mi volas rekte veturi per auxtomobilo al la kastelo.
Vidu en Youtube videon:
https://m.youtube.com/watch?vl=de&v=0ysXGfyp-_Y

- mi volas kafumi laux loka stilo (Bergische Kaffeetafel, granda oferto i.a. de diversaj bakajxoj) kontraux cx 12 Euroj

Via Esperanto Grupo Essen/ Bochum
--
Andreas Diemel
Bismarckstraße 168
47057 Duisburg
Tel. zuhause 049 (0)203/ 29 64 877
Tel. Büro: 0049 (0)211/ 61772-209
Mobil: 0049 (0)170/2809371

* www.esperanto.de
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉