Madrida Esperanto-Liceo (MEL) estas la nomo de la esperantista klubo kun sidejo en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio. Membroj de la Liceo kunvenas regule, ĉiulunde vespere, en la sidejo apartenanta al la Hispana Esperanto-Federacio, en la strato Rodríguez San Pedro, 13, 3-a etaĝo. Aliaj renkontiĝoj, babiladoj kaj kursoj organiziĝas pli-malpli regule en aliaj lokoj de la urbo kaj la ĉirkaŭanta regiono.