Ĉi-jare Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos en Varsovio, en la sidejo de Pola Esperanto Asocio.
9:30 - 13:00 Kunveno: prezento de la jarraporto, resumo de niaj agadoj de pasinta jaro
13:00 - 14:00 Tagmanĝo
14:00 - 17:00 Daŭrigo de la Kunveno: balotoj kaj elekto de la nova PEJ-estraro, diskutoj kaj planado de venontaj aktivaĵoj, pritrakto de aktualaj temoj
17:30 - 18:30 Vizito en unu el varsoviaj muzeoj (anoncota)
ĉ. 18:30 vespera malferma renkontiĝo (anoncota)
Ni invitas vin partopreni la kunvenon por kune kun ni plani la agadon por la tuta jaro kaj voĉdoni por elekti la novan estraron.