6a Luminesk 2020
NULIGITA malpermeso de gastigado pro kronviruso
Novjara renkontiĝo de GEA

Internacia

Ŝanĝo de la urbo: Münster
Por LUMINESK’ 2020/2021 ni unue elektis la junulargastejon de Bielefeld en Vestfalio. Antaŭ kelkaj semajnoj la domo nuligis la kontrakton, ĉar la distrikta administrado luis la tutan domon dum monatoj por tie oferti hejmon por rifuĝintoj endanĝerigitaj de la kronviruso. Ni do estis devigitaj trovi alian domon.

Münster - la urbo de la vestfala paco
En la historigrava urbo de la tielnomata "vestfalia paco" la tridekjara milito estis finita en la jaro 1648. Tiutempe la riĉaj komercaj familio influis la bildon de la urbo, hodiaŭ ankoraŭ videbla per la multaj pompaj domoj ĉirkaŭ la merkata placo Prinzipalmarkt. En la nuna jarcento Münster estas konata pro sia universitato kaj la universitata hospitalo. La miloj da studentoj pozitive influas la urbocentron. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj