Luminesk' 2024/2025
Internacia silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio

Internacia

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la naŭan fojon kiel Luminesk'.  Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7 ĝis 8 landoj.

La LUMINESK’-kunvenejo estos la junulara domo de Bielefeld, proksime de la urbocentro. La konstruaĵo estis aranĝita kadre de la mondfoiro EXPO 2000. Kunvenĉambroj, restoracio kaj trinkejo troviĝas en la futurisma domo. Haveblas dulitaj ĉambroj kaj kontraŭ krompago ankaŭ unulitaj ĉambroj. Banĉambro kun necesejo troviĝas en ĉiu ĉambro.
Dosieroj
Informoj

luminesk.de
luminesk(ĉe)esperanto.de
Jugendgästehaus Bielefeld, Hermann-Kleinewächter-Straße 1, 33602 Bielefeld

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile picturePatrick Haerick

Administranto