LUDadO kaj Via Individua KreemO (Ludoviko)
NULIGITA pro la kronvirusa pandemio
Semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj

Loka

Ludoviko estas simpla semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj, kiu okazos nun la kvinan fojon en la kvartalo List en la urbo Hanovro en Germanio.

Ne estas fiksa programo, sed dependas de vi.
Ĝis nun planitaj aktivaĵoj:

  • tabulludoj, kartludoj, ktp. 
  • ornamado de t-ĉemizoj aŭ aliaj vestaĵoj
  • promenado aŭ sportumado en proksima urba arbarego
  • via individua kreemo!

Kondiĉoj: Mem zorgu pri via tranoktado. Ni povas gastigi kelkajn esperantistojn en simplaj litoj aŭ surplanke (kunportu proprajn dormsakojn kaj bantukojn). Estas aliaj esperantistoj en la urbo, kiujn eblas demandi. Pli komfortaj loĝeblecoj estas junulargastejo aŭ hoteloj.

Mem zorgu ankaŭ pri viaj manĝaĵoj (krom matenmanĝo). Ni organizas simplan vegan/vegetaran matenmanĝon (pano, muslio, ktp.) kaj provizas kranakvon. Aliajn manĝojn kaj trinkaĵojn ni kune organizas hejme aŭ en restoracioj. Ĉiu pagas por si mem.

Ni renkontiĝas en privata loĝejo kun najbaroj. Respektu la propraĵojn de aliuloj kaj la kutimajn trankviltempojn. Ni bone amuziĝas, sed ne diboĉas, ĉar ni ŝatus okazigi Ludovikon plurfoje.

Kotizo: 20€ por la tuta renkontiĝo kun tranokto, aŭ 10€ por partoprenantoj kiuj ne tranoktos, aŭ 5€ por unu tago. Aldone kunportu poŝmonon por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Aliĝo: Sendu retpoŝton al Caroline kaj atendu konfirman mesaĝon. 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ludoludoviko.wordpress.com/
carolinverena(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen