LEA, Peer: Limburga tago
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Limburga tago: Promenado kaj pikniko

Loka

Post kelkaj jaroj ni nun povas denovi organizi grandiozan Limburgan Tagon.

Ni invitas vin dimanĉe la 8an de majo en Hamont-Achel. Ni kunvenas je 12h ĉe la parkejo “Het Mulke”, Molendijk 45 Achel. Tie ni promenos ĝis la piknika loko kaj kune ĝuos la piknikon kiu atendas vin tie.

Post la manĝado ni promenos tra la bela naturo laŭ numeritaj padoj. Vi havas sufiĉe da tempo por paroli kun viaj samideanoj. Por tiuj kiuj volas: ni kune manĝos en bona picejo vespere. (mem pagi) Ĉiuj povas partopreni senpage, nur la trinkaĵoj poste en kafejo vi mem pagos. Familianoj kaj amikoj estas bonvenaj por partopreni. Tiel ili konatiĝos kun nia bela lingvo.

Bonvolu aliĝi sendante retmesaĝon al limburg@esperanto.be kaj indiki se vi bezonas transporton el (kaj reen al) Neerpelt. Kaj ankaŭ menciu ĉu vi kunmanĝos vespere en la picejo.

Adreso: Het Mulke, Parkejo Molendijk 45 Achel
Tempo: dimanĉon la 8a de majo je 12:00h.

Vojaĝo: Tiuj kiuj venos trajne: ni atendos kun aŭtoj ĉe la stacidomo en Neerpelt. Atenton: el Antverpeno estas trajno, sed de Lier ĝis Mol vi devas vojaĝi buse. La trajno foriras en Antverpeno je 9:09h. kaj alvenos al Neerpelt je 11:28h. Bonvolu frue sciigi al ni, se vi volas kunveturi.

limburga-tago.png 27,1 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉