Ekskurso kultura kaj natura
14:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni vizitos (muzeon) en Abdij van Park

Kunveno/Evento

En junio ni kunvenos en dimanĉo la 21-a por ekskurso kultura kaj natura. Ni vizitos la muzeon Parcum en Abdij van Park.

Parto 1: en Abdij van Park
Adreso: Abdij van Park 7 - 3001 Heverlee
  • 14h vizito al la muzeo Parcum. Atenton: la eniro estas individua kaj kostas 12 eŭrojn. Senpage por posedantoj de Museumpas kaj por instruistoj.
  • 16h kunveno ĉe la akceptejo de Abdij van Park (NL: onthaal van de abdijsite). Ni grupe vizitos la abatejon kaj ĉirkaŭaĵon.

ATENTON! Pro liko ni ne povos kunveni en Konsilo kaj anstataŭe antaŭe kaj/aŭ poste manĝos en restoracio. Kontaktu nin, se vi volas aliĝi.

Fonaj informoj
Dosieroj
Informoj

yves.nevelsteen(ĉe)gmail.com
Abdij van Park 7 3001 Heverlee

Interesiĝintoj

Administranto