đŸ–„ 🏃 Literatura Duonmaratono de Bobelarto 🏃
10:00 - 23:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĝuu duontagon da literaturaj eventoj unu post la alia!

Internacia

Bonvenon al la Literatura Duonmaratono!

Eble la vorto literatura ne bezonas multe da klarigo, sed maratono? Eĉ se nur duona, kio ĝi estas? Ĉe Bobelarto ni arde laboras pri tio, ke la diversajn erojn kaj ideojn pri literaturo en Esperanto ni kunigu en retaj kaj - kiam povas - ankaƭ en ĉeestaj eventoj.


Tiu ĉi maratono signifas 2-foje 6 horojn da literaturumado kaj ĝi enhavos: legosalonojn, verksesiojn, aƭtorajn duonhorojn, informojn pri literaturaj konkursoj, kunan verkadon, ludojn, prezenton de eldonejoj kaj liberan babiladon. Ni kreos la eblon renkontiĝi kun aliuloj, kiuj pasias pri uzado de Esperanto en arta formo.

La renkontiĝo praktike okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Do por partopreni vi bezonas nur koni tiun unusolan ligilon por la tuta renkontiĝo! Venu al ajna programero kiu allogas vian atenton kaj restu por la tuto 😉  Ĝuu bonetosan literaturumadon dum la dua sabato de marto! Ni jam tre atendas pasigi ĝin kun vi!


literatura duomaratono.png 429 kB
Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝantoj

5

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Stela BM


Jorge Rafael Nogueras


Rodrigo Alberto RamĂ­rez Zuluaga

kaj pli...

Administranto