10-a Lingva Kolokvo
Kun la eblo manĝi kaj tranoktadi en la E-Domo

Internacia

Kultura Centro Esperantista, asocia membro de ALTE, Cambridge, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito invitas al sia deka Lingva Kolokvo.

Programo

vendredon la 29 an de marto
  • posttagmeze kaj vespere: alvenoj
  • 17h00 kunmemorado en la Esperanta Panteono
  • honoro al Marie-France Conde Rey kaj al dek mecenatoj
  • kanto de Anjo Amika

    sabaton la 30an de marto
  • 8h45 inaŭguro de la kolokvo; prezidas Perla Martinelli, dojeno de la Lingva Komitato
  • 9h15 Jens Jacobsen pri Kial gazetoj tiel gravas por krei esperanto-korpuson
  • 14h00 Asembleo de KCE (en unua kunvoko)
  • 14h30 Asembleo de KCE (en dua kunvoko)
  • 17h30 novaĵoj en la libroservo de KCE, la plej vasta en Svislando
  • 20h30 distra vespero

dimanĉon la 31an de marto
  • 8h45 Alessio Giordano pri La influo de "Literatura Foiro" al la evoluo de esperanto
  • 10h45 Giorgio Silfer pri La influo de "Heroldo de Esperanto" al la evoluo de esperanto
  • 14h15 ekskurso kun vizito en speciala ludkafejo (por ne asembleanoj)
  • 14h30 Ĝenerala Asembleo de LF-koop
  • 20h30 distra vespero

lundon la 1an de aprilo
  • 9h00 Rubén Fernandez Asensio pri CDELI en katalunlingva magistra disertacio
  • 11h00 Konkludoj kaj fermo de la kolokvo

Eblas manĝi kaj tranoktadi en la E-Domo. Tri manĝoj tage kostas sume 39,- CHF. La tranoktaj tarifoj varias laŭ laĉambro: maksimume 45,- CHF tage en unulita ĉambro. Programkotizo: 60,- CHF


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kce(ĉe)esperantio.net

Interesiĝintoj

Administranto