🖥 Legosalono de ĝentilhomoj - kun rakonto de Luiza Carol - kaj ŝia persona partopreno (14:00 UTC)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Internacia

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 14:00 UTC ( je 10:00 UTC kaj 18:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ni legos scienc-fikcian rakonton laŭ la grekaj antikvaj legendoj de Luiza Carol. La titolo estas: La naŭ instruistinoj el Parnaso. Ŝi partoprenos persone la duan, do tiun ĉi sesion je 14:00 UTC.

Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo: bobelarto.ink

Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉