La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto.
https://bobelarto.ink/ Kutime ni renkontiĝas ĉiun
duan sabaton de la monato je 14:00 UTC (
aŭ je 8:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi.
Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.
Ni legos pecon el La memoraĵoj de Julia Agrippina - la tria romano de Anna.
Ŝi persone partoprenos tiun ĉi sesion.
Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto,
enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo: bobelarto.ink
Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la
Zoom-ĉambro de Bobelarto.
***
Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.
Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon.
Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
La sesioj
ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!