🖥 Legosalono de ĝentilhomoj - prezentado de La domo ĉe Pu-angulo! (14:00 UTC)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Internacia

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Kutime ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 14:00 UTC ( je 8:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ni legos la unuan ĉapitron el la "Infanlibro de la jaro" en la Belartaj Konkursoj.

La kunvenon partoprenos Tim Owen kiu organizas la diversajn tradukadojn kaj laboron de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) rilate al libroeldonado! Profitu la okazon demandi de li post la laŭtlegado!

Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo: bobelarto.ink

Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉