🖥 La lasta legosalono de ĝentilhomoj antaŭ la somera paŭzo! (8:00 UTC) kun Julian Modest
08:00 - 09:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Internacia

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Kutime ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 8:00 UTC ( 14:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Julian Modest partoprenos la sekvan sesion,
je 14:00 UTC persone.

Ni legos la sekvajn verkojn:
http://verkoj.com/verkistoj/julian-modest/dancado-kun-sarkoj/
http://verkoj.com/verkistoj/julian-modest/la-libro-savanto/

Por ricevi la specialan PDF-on kun aldona novelo de Julian, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo: bobelarto.ink

Ni renkontiĝu en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono.

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝas en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto
User profile pictureStela BM