🖥 Legosalono de ĝentilhomoj (14:00 UTC) kun Mikaelo Bronŝtejn (persone)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Internacia

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Kutime ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 14:00 UTC ( 8:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ĉi foje ni legos novelon de Mikaelo Bronŝtejn. Se vi deziras ricevi kopion anticipe, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en bobelarto.ink

Mikaelo partoprenos tiun ĉi sesion persone. Vi havos la ŝancon demandi lin fine de la sesio.

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝas en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto
User profile pictureStela BM