🖥 Legosalono de ĝentilhomoj (8:00 UTC) kun Sten Johansson
08:00 - 09:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Internacia

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Kutime ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 8:00 UTC ( 14:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ĉi foje ni renkontiĝas la trian sabaton, ĉar la novjaro komenciĝas sabate.


Nia gasto estos Sten Johansson, kaj la novelo kiun ni legos kune estas Sputnik el la 40-a Beletra Almanako (BA40).

Se vi emas, vi povas legi antaŭe, aŭ malkovri la tekston kune la unuan fojon.
Jen la ligilo por la novelo: https://play.google.com/books/reader?id=yOImEAAAQBAJ&pg=GBS.PA5&hl=epo

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝas en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝantoj

4

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Amir


Dieter Rooke


Luiza CAROL

kaj pli...

Administranto
Stela BM