🖥 Ankaŭ la plej malgrandaj legas! - eta legofesto dum la tago de gepatraj lingvoj
17:00 - 18:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Speciala legosalono por denaskuloj kaj siaj gepatroj

Internacia

Bobelarto invitas vin al speciala festo de la plej junaj legantoj!

Por la tago de gepatra lingvo nia teamo decidis organizi legosalonon kun la invito de EAB (Esperanto Asocio de Britio). Ni legos unu el la plej novaj libroj de la eldonejo: La insektaĉego!

Ni komencos la kunvenon per la laŭtlegado de la libro, se la etuloj volos partopreni, ili povos.
Kaj ni daŭrigos poste per neformala babilado ĉirkaŭ la temo de denaskuleco kun gepatroj kaj interesiĝantoj.

La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

La eventon gvidas kaj organizas Stela Besenyei-Merger kun la helpo de Tim Owen.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto